El Popola Ĉinio>头条新闻>

Donald Trump ne volas ricevi subtenon de la eksa ĉefo de la Ku-Kluks-Klano

| 2016-08-31
Bookmark and Share

 

    En la 29-a de aŭgusto, David Duke, eksa ĉefo de la Ku-Kluks-Klano (Ku Klux Klan aŭ KKK) konfirmis, ke li agitis balotantojn subteni Donald Trump por la prezidenteco, kaj subteni lin mem en la kampanjo por la Senato per aŭtomataj telefonvokoj. Sed la teamo de la kampanjo de Donald Trump tuj distancigis sin de Duke kaj deklaris, ke ili scias nenion pri la subteno de Duke, nek havas rilatojn kun li. La Ku-Kluks-Klano estas unu el kelkaj fanatikaj organizaĵoj por la supereco de blankuloj en Usono, kiuj kontraŭbatalas civilajn rajtojn de nigruloj, judoj, kaj aliaj etnaj, rasaj, sociaj aŭ religiaj grupoj. Post la Dua Mondmilito la Ku-Kluks-Klano estas ĝenerale rifuzita de la usona socio. Dum la antaŭselektado de la elektado de la usona prezidento, Duke jam anoncis sian subtenon por Trump. Tiutempe, Trump estis multe kritikita, ĉar li ne distanciĝis decide de la Ku-Kluks-Klano. Rigarde al la renovigita subteno de Duke, Katrina Pierson, proparolanto de la prezidenta kampanjo de Donald Trump, diris ke "Duke intencas nur ĝeni nin".

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments