El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kun tri sinsekvaj sukcesoj, Guterres proksimiĝas al la elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de UN

| 2016-08-31
Bookmark and Share


António Guterres
 

    En la 29-a de aŭgusto la Sekureca Konsilio de UN okazigis la trian balotadon por elekti la sekvan ĝeneralan sekretarion de la organizaĵo. António Guterres, iama ĉefministro de Portugalio kaj iama alta komisiito pri rifuĝintoj, gajnis la plej multajn voĉojn inter kiuj 11 estas "kuraĝigo", 3 -- "malkuraĝigo" kaj 1 -- "sen opini-esprimo". Estas la tria fojo ke li okupas la unuan lokon en la voĉdonado. Kvankam lia supereco estas malpli granda ol antaŭe, tamen pluraj diplomatoj opinias ke lia supereco konserviĝos ĝis la fino. Miroslav Lajčák, slovaka ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉi-foje montris surprizan salton ascendante al la dua loko. Kun la sama nombro de voĉoj dividas la trian lokon inter si Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Unesko kaj iama ministro pri eksterlandaj aferoj de Bulgario, kaj Vuk Jeremić, iama prezidanto de Ĝenerala Asembleo de UN kaj iama ministro pri eksterlandaj aferoj de Serbio. Laŭ la selektproceduro, la rezultoj de voĉdonadoj ne estas publikigataj, sed la fina nombro de voĉoj estas informata al la unuopaj kandidatoj por faciligi al ili konforme fari sekvan decidon.

 

Retaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments