El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pintkunveno de la Grupo 20 kondukas novig-akcelan kreskadon de la monda ekonomio

| 2016-08-31
Bookmark and Share

 

    Baldaŭ en Hangzhou de Ĉinio okazos la 11a Pintkunveno de la Grupo 20. La internacia komunumo esperas, ke la kunveno povos ĝuste koni la pulson de la epoko, eligi la mondan ekonomion el longtempa stagno kaj realigi daŭripovan, fortan kaj ekvilibran kreskadon.

 

    Post la financa krizo en 2008 la monda ekonomio ankoraŭ ne povas reveni al la ĝusta vojo nek havas sufiĉan forton por revigliĝo kaj ĝia estonteco restas necerta. La risko de regreso daŭras; la financa merkato fluktuas; protektismo de komerco kaj investo releviĝas; kaj neegaleco de ekonomia disvolvado pli grandiĝas. La Monda Banko publikigis raporton en la junia numero de la Monda Ekonomia Perspektivo, malaltigante de 2,9% ĝis 2,4% la januaran anticipon de la ĉi-jara kresko de la monda ekonomio.

 

    Ĉinio havas respondecon kaj kapablon kaj estas memfida por solvi la problemon alfrontatan de la monda ekonomio. Ĝi laboros kun aliaj membroj de la Grupo 20 por starigi konsentojn kaj proponi longtempan solvon kaj dediĉos ĉinan saĝon por liveri novan movforton al kreskado de la monda ekonomio kaj malfermi novan vojon.

 

    Unue, la pintkunveno celas novigi manieron de disvolvado kaj ekspluati potencialon por kresko. La kunveno ellaboros Planon pri Novig-akcela Kresko de la Grupo 20. Ĉiuj membroj devas kapti novan ŝancon alportitan de nova teknologio, nova industrio, struktura reformo kaj aliaj novaj faktoroj kaj radikale solvi la problemon pri malforteco de kreskado.

 

    Due, la kunveno antaŭenpuŝos reformon de internacia financa regado. La Grupo 20 antaŭenigos plu reformojn de la kvoto kaj regada strukturo de la Internacia Mona Fonduso kaj ekzamenon de akciuloj de la Monda Banko por pliigi la parolrajtojn de emerĝantaj ekonomioj en la internaciaj financaj organizoj. La membroj de la Grupo 20 pli fortigos kunordigon kaj komunikadon de makroekonomia politiko por redukti la necertecon de politiko kaj negativan superfluon.

 

    Trie, la kunveno akcelos internaciajn komercon kaj investadon por revivigi la ekonomion. La kunveno unuafoje publikigos Strategion pri Monda Komerca Kresko de la Grupo 20 kaj Gvidprincipon de Monda Investa Politiko de la Grupo 20, permesante, ke en la fino de la kuranta jaro membroj de la Grupo 20 ratifos Interkonsenton pri Faciligo de Komerco, efektivigos ĝin laŭeble plej baldaŭ, kaj malaltigos je 15% la koston de la monda komerco. La kunveno substrekos la oponon kontraŭ komerca protektismo, decidante pluvalidigi ĝis 2018 rimedojn malakceptantajn protektismon kaj antaŭenigi la revivigon kaj disvolvadon de la monda komerco.

 

    Kvare, la kunveno antaŭenigos inkluzivan kaj interligitan disvolvadon kaj efektivigon de la tagordo de daŭripova evoluigo en 2030. La unuan fojon la kunveno metos la disvolvan demandon sur elstaran lokon de la monda kadro, kaj la unuan fojon ĝi ellaboros agadplanon por efektivigo de la tagordo de daŭripova evoluigo de 2030.

 

(Wu Zhenglong: eksa ambasadoro de Ĉinio en Kroatio)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments