El Popola Ĉinio>头条新闻>

Barack Obama portempe redaktos la gazeton Wired

| 2016-09-01
Bookmark and Share

 

    La usona prezidento Barack Obama eksiĝos el la Blanka Domo en la 20a de januaro venontjare. Iu mediato raportis, ke 55-jara Obama redaktos la oktobran numeron de la gazeto Wired.

 

    La gazeto Wired diris: "Nia 44a prezidento, samkiel nia gazeto, estas optimisto, kiu senlace laboras. Li volas fiksi sian atenton al la estonteco kaj sur la sekvan obstaklon, kiun la homaro devas venki."

 

    Krome, Obama iros al Pitsburgo por ĉeesti kunvenon pri investado en tekniko kaj plibonigo de la vivo.

 

    Fakte tio ne estas la unua fojo, ke Obama estas engaĝita en la kampo de gazetoj. Lastjare li verkis artikolon pri feminismo por la septembra numero de la gazeto Glamour.

 

    Parolante pri la laboro de Obama post foriro el la Blanka Domo, proparolanto de la Blanka Domo Josh Earnest diris al la ĵurnalo Washington Post, ke Obama esperas fariĝi reganto de unu el la teamoj de Nacia Basketbala Asocio (NBA).

 

    Li diris: "La prezidento estas fidela fano de la teamo Chicage Bulls, kaj ili jam diskutis pri la ebleco, ke Obama fariĝu reganto de unu el la teamoj de NBA." Earnest diris, ke se kondiĉoj permesos, Obama eble kaptos tian ŝancon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments