El Popola Ĉinio>头条新闻>

La pintkunveno de G20 en Hangzhou atendata de la mondo

| 2016-09-01
Bookmark and Share

 

    En la 4-a kaj la 5-a de septembro okazos en Hangzhou, Ĉinio, la 11-a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 kun la ĉeftemo "Krei Renovigan, Viglan, Kunagadan kaj Tolereman Mondan Ekonomion". Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos pli ol 10 aktivaĵojn de la pintkunveno, inkluzive de la bonveniga, inaŭgura kaj ferma ceremonioj, kaj kvin kunvenojn. Li kaj aliaj gvidantoj kune interkonsiliĝos pri planoj pri ekonomia kunlaboro por antaŭenpuŝi disvolvadon de la tuta mondo. Tio estos la pintkunveno de G20, unuafoje okazigita en Ĉinio, kaj internacia pintkunveno, plej altnivela, plej grandskala kaj plej influa, gastigita de Ĉinio dum la lastaj jaroj.

 

    Kiel gastiganta lando de la ĉi-foja pintkunveno, kadre de la ĉeftemo de la pintkunveno, Ĉinio starigas scenejon por ke diversaj landoj prezentu siajn talentojn por la tutgloba ekonomia kunlaboro. Ĉinaj proponoj kaj agadoj, kiaj kreado de malferma monda ekonomio, antaŭenpuŝo de renoviga disvolvado, realigo de interligita kreskado, "La Zono kaj Vojo", establiĝo de Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj tiu de la Disvolva Banko de BRICS-landoj, plue riĉigis la kunlaboran enhavon de G20, estas praktikado de "renovigo", "vigleco", "kunagado" kaj "toleremo", kaj ludis kondukan rolon por akceli kreskadon de la monda ekonomio.

 

    Ĉinio estas preta por la pintkunveno, kaj faros dialogojn kun aliaj ĉeestantoj de la pintkunveno por kunordigi malakordojn, enfokusigi la plej elstaran, plej gravan kaj plej urĝan defion alfrontatan de la monda ekonomio, indiki direkton por internacia kunlaboro kaj konduki la mondan ekonomion eliri el la malfacila situacio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments