El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekvalidis la Filantropia Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko

| 2016-09-01
Bookmark and Share

 

    La 1-an de septembro ekvalidis la Filantropia Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

 

    Dum la lastaj 10 jaroj filantropia afero rapide disvolviĝis en Ĉinio, la sumo de monofero kreskis de malpli ol 10 miliardoj da juanoj en 2006 al la nunaj 100 miliardoj da juanoj. Ĝis la fino de la dua trimestro de la kuranta jaro, en Ĉinio estas 670 mil registritaj sociaj institucioj, inkluzive de 5 038 fondaĵoj, kiuj donas monhelpon al malriĉuloj, suferantoj de katastrofoj kaj al malriĉaj malsanuloj kaj lernantoj.

 

    La Filantropia Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko difinis, ke la 5-a de septembro ĉiu-jare estas "Filantropia Tago de Ĉinio". Laŭ informo el la Ministerio de Civilaj Aferoj, en la venonta filantropia tago, kun la ĉeftemo "Prosperigi filantropian aferon per leĝo por forigi malriĉecon", oni mobilizos kaj kondukos pli multe da homoj partopreni en la filantropia afero.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments