El Popola Ĉinio>头条新闻>

En B20 partoprenos 150 el la 500 plej gravaj entreprenoj de la mondo

| 2016-09-02
Bookmark and Share

 

    La 1-an de septembro en Hangzhou okazis la gazetara konferenco de la internacia pintkunveno pri komerco B20 por 2016. En la konferenco Jiang Zengwei, prezidanto de B20 por 2016 kaj tiu de la Ĉina Konsilio por Promocio de Internacia Komerco, diris ke la B20-pintkunveno en Hangzhou estas jam bone pretigita, kaj ke en ĝi partoprenos 150 el la 500 plej gravaj entreprenoj de la mondo.

 

    Jiang Zengwei diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la inaŭguron kaj faros festparoladon. La inaŭguron ĉeestos ankaŭ ŝtatgvidantoj de diversaj landoj. Respondeculoj de la Monda Banko, la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Organizo pri Komerco ĉeestos la printkunvenon kaj interŝanĝos opiniojn kun la reprezentantoj de la industriaj kaj komercaj rondoj.

 

    Krom la inaŭguro, la ĉi-foja printkunveno inkluzivas ankaŭ la publikigon de Raporto pri rekomendataj politikoj en 2016, 4 seminariojn, specialan sesion apoge al la konferenco de G20, ferman ceremonion kaj aliajn aranĝojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments