El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis B20-pintkunveno en Hangzhou, Ĉinio

| 2016-09-03
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 3-a de septembro en Hangzhou okazis la inaŭguro de la pintkunveno B20 (Business 20) por 2016. Pli ol 800 reprezentantoj de la rondoj de industrio kaj komerco partoprenis en la ĉijara pintkunveno. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la inaŭguro kaj faris prelegon. Parto de la ŝtatgvidantoj de G20-membrolandoj partoprenis en inaŭguro.

 

En la inaŭguro

 

    B20-pintkunveno okazis kun celo doni proponojn al G20-pintkunveno sub la nomo de industria kaj komerca rondoj. Konforme al la ĉeftemo de G20, ĉi-foja B20-pintkunveno aranĝis 6 temojn, inkluzive de "kreskigo per financo","komercado kaj investado","infrastrukturo","disvolvo de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj","dungiĝo" kaj "kontraŭkorupto". Por la temoj, oni organizis 5 grupojn kun 533 reprezentantoj de entreprenoj, koncernaj asocioj, internaciaj organizoj kaj fakuloj, kaj ankaŭ starigis kontraŭkoruptan forumon.

 

    Post atenta laborado, la Raporto pri rekomendataj politikoj en 2016 estas jam elbakita. Oni aldonos ĝin al G20 en la B20-pintkunveno. La raporto prezentas 20 proponojn en 4 flankoj, ekzemple la alvokon de novigo, la alvokon de starigo de monda elektronika platformo por komercado (angle: eWTP) kaj aliaj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments