El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prelego de Xi Jinping en B20: unu agado superas dekduon da planoj

| 2016-09-03
Bookmark and Share

    Posttagmeze de la 3-a de septembro inaŭguriĝis la B20-pintkunveno en Hangzhou, Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la inaŭguro kaj faris prelegon.

 

 

    En la prelego, Xi Jinping diris, ke unu ago estas laŭdinda ol dekduo da planoj. La membroj de G20 devas firmvole agadi kun la internacia komunumo kaj klopodi en jenaj flankoj:

 

    Unue, kune konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo. Ni alvokas, ke diversaj landoj trezorigu la malfacile akireblajn pacon kaj trankvilon, kaj ludu konstruecan rolon por la stabileco de la tuta mondo kaj regionoj.

 

    Due, kune konstrui tutglobajn partnerajn rilatojn pri kunlaboro kaj gajn-gajneco. Ni devas plifortigi la komunikadon kaj kunordigon en mondaj gravaj aferoj, starigi kaj perfektigi la kunordigan mekanikon de makroekonomia politiko. Sub la partneraj rilatoj, ni devas teni al si gajn-gajnan koncepton, plifortigi praktikajn kunlaborojn en diversaj rondoj, pliprofundigi interŝanĝojn de homoj kun malsamaj kulturaj kaj historiaj fonoj, por ke ili komprenu reciproke kaj kune konstruu komunumon de la komuna sorto.

 

    Trie, kune perfektigi la regadon al monda ekonomio. Tia regado postulas pordmalfermon kiel direkton, kunlaboron kiel movforton kaj gajn-gajnon kiel celon, kaj proponas partoprenon kaj profitiĝon de ĉiuj partoprenantoj.

 

    En nuna situacio, regado al monda ekonomio devas kapti jenajn punktojn: kune konstrui justan kaj efikan aranĝon de financo, konservi la ĝeneralan stabilecon de monda ekonomio; kune konstrui apertan kaj travideblan regadon pri mondaj negoco kaj investo, firmigi multflankan negocan sistemon, liberigi la potencon de mondekonomia investado; kune konstrui verdan kaj malmultkarbonan regadon al monda energio kaj antaŭenpuŝi la kunagojn pri verda disvolviĝo; kune konstrui inkluzivan kajn interligitan evoluon de la mondo, celante efektivigi la tutmondan tagordon de daŭripova disvolvado de UN antaŭ 2030 kaj pliigi la feliĉon de la tuta homaro.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments