El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestis al inaŭguro de Komerca Pintkonferenco de G20

| 2016-09-04
Bookmark and Share

 

 

 

    Sabate posttagmeze en ĉina urbo Hangzhou inaŭguriĝis la Komerca Pintkonferenco de Grupo 20. Ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉeestis al la inaŭguro kaj faris prelegon kun la titolo Nova Startpunkto de Ĉina Disvolviĝo, Nova Plano de Tutmonda Kresko. La prelego de Xi Jinping amplekse deklaris siajn opiniojn kaj pledojn por la ĉina ekonomio, la monda ekonomio kaj la tutmonda ekonomia administrado. Li elmetis "la ĉinan preskribon" por la monda ekonomio.

 

    Kiel grava parto de la Pinta Konferenco de G20, la Komerca Pintkonferenco solene inaŭguriĝis en Hangzhou. En la framo de malforta reprosperiĝo de la monda ekonomio, estas alte atentata la tendenco de la ĉina ekonomio. En la inaŭguro, la prelego de Xi Jinping respondis al la zorgo pri Ĉinio.

 

    "Multaj homoj zorgas pri tio, ĉu realiĝos kontinua kaj stabila kresko de la ĉina ekonomio, ĉu Ĉinio plue antaŭenpuŝos la reformadon kaj malfermon? Ĉinio respondis per reala agado."

 

    Xi Jinping pluapaŝe klarigis, ke la nova startpunkto estas la startpunkto por ke Ĉinio praktiku ampleksan profundigan reformadon, multigu novan movforton akcelantan ekonomion, profunde interfluu kun la mondo kaj sin malfermu al la mondo.

 

    Fakte de la lastaj jaroj Ĉinio ĉiam ludas gravan rolon en la monda ekonomio. La serio da novaj kunlaboraj sistemoj iniciatitaj de Ĉinio jam fariĝis nova modelo de internacia kunlaboro. Tamen pri la agado de Ĉinio aperis iuj oponaj opinioj. Pri tio Xi Jinping diris,

 

    "Mi volas speciale montri, ke la novaj sistemoj kaj iniciatoj de Ĉinio ne estas direktitaj kontraŭ iu ajn lando. Ni celas realigi kunlaboron, komunan venkon kaj disvolviĝon."

 

    En la prelego, Xi Jinping ankaŭ elmetis "la ĉinan preskribon" por la komplika monda ekonomio.

 

el ĈRI

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments