El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Usono substrekas komunajn interesojn kaj konsentas regi diferencojn

| 2016-09-04
Bookmark and Share

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping diris sabate, ke Ĉinio kaj Usono havas pli da komunaj interesoj ol da diferencoj, kaj li esperas, ke duflankaj rilatoj restos sur la ĝusta vojo.

 

    En renkontiĝo kun usona prezidento Barack Obama en la orienta urbo Hangzhou en la antaŭvespero de la Pintkunveno de la Grupo 20, Xi diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono povas konduki al "grandaĵoj", kiuj estas favoraj al ambaŭ landoj kaj la tuta mondo.

 

    Xi diris, ke la du landoj devas sekvi la principojn de ne-konflikto, ne-alfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro, profundigi reciprokan fidon kaj kunlaboron, trakti kaj regi siajn diferencojn en konstruema maniero, por antaŭenpuŝi kontinuan, sanan kaj stabilan disvolvadon de duflankaj rilatoj.

 

    Deklaro de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri ĉina-usonaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj de komunaj interesoj en sincera, profunda kaj amika maniero, kun serio de gravaj konsentoj atingitaj inter ili.

 

    Xi rimarkigis, ke antaŭ 44 jaroj en Hangzhou la normaligo de ĉina-usonaj rilatoj rompis la glacion. Li alte taksis siajn antaŭajn renkontiĝojn kun Obama ekde 2013.

 

    Obama diris, ke Usono bonvenigas Ĉinion kontribui al tutmonda disvolvado kaj la packonserva afero. Li diris, ke la du landoj la unuaj ratifis kaj akceptis la Parizan Interkonsenton pri klimatŝanĝiĝo, pruvante denove la influon de la kunlaboro inter la du landoj. Li aldonis, ke Vaŝingtono esperas starigi fortajn rilatojn de komerco kaj investado kun Ĉinio kaj klopodi kune kun Ĉinio sur pli vastaj kampoj, inkluzive de regiona kaj tutmonda sekureco.

 

    (el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments