El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 11-a Pintkunveno de G20

| 2016-09-04
Bookmark and Share

  

    Posttagmeze de la 4-a de septembro inaŭguriĝis en Hangzhou de Ĉinio la 11-a Pintkunveno de G20. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis ĝian inaŭguron kaj faris parolon. La pintkunvenon ĉeestas gvidantoj de G20, tiuj de invititaj landoj kaj respondeculoj de rilataj internaciaj organizoj.

 

    La ĉi-foja pintkunveno havas la temon "Krei Renovigan, Viglan, Kunagadan kaj Tolereman Mondan Ekonomion". Dum la pintkunveno oni diskutos pri "plifortigo de politika kunordigo, renovigo de kreska maniero", "pli altefika regado de tutglobaj ekonomio kaj financo", "potencaj internaciaj komerco kaj investo", "tolerema kaj kunagada disvolvado", "aliaj elstaraj problemoj influantaj la mondan ekonomion" kaj pri aliaj ĉefaj temoj.

 

    Dum la pintkunveno, Xi Jinping prezidos pli ol 10 aktivaĵojn kaj okazigos duflankajn renkontiĝojn kun gvidantoj de rilataj landoj por interŝanĝi opiniojn pri la temo de la pintkunveno, duflankaj rilatoj, kaj pri internaciaj kaj regionaj aferoj komune zorgataj.

 

    Ĉi-vespere la geedzoj Xi Jinping aranĝos bonvenigan bankedon kaj Xi Jinping adresos parolon.

 

    Tio estos la pintkunveno de G20, unuafoje okazigita en Ĉinio, kaj internacia pintkunveno, plej altnivela, plej grandskala kaj plej influa, gastigita de Ĉinio dum la lastaj jaroj.

 

  Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments