El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ban Ki-moon laŭdis la du historiajn disrompojn de la G20-a pintkunveno en Hangzhou

| 2016-09-05
Bookmark and Share

 

    La 4-an de septembro, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris en Hangzhou, ke la pintkunveno de G20 akiris historian disrompon en antaŭenpuŝo de tagordo pri daŭripova disvolvado kaj en traktado de klimata ŝanĝo, kaj Ĉinio montris al la mondo sian elstaran gvidkapablon.

 

    Ban Ki-moon diris en la gazetara konferenco, ke kiel gastiganta lando de G20, Ĉinio faris elstaran kontribuon. Li dankas Ĉinion konsideri la agendon de UN pri daŭripova disvolvado ĝis 2030 kiel unu el la ĉefaj temoj de la ĉifoja pintkunveno. Li emfazis, ke en antaŭenpuŝo de daŭripova disvolvado, agado estas pli malfacila ol dirado, kaj Ĉinio faris historian kontribuon por ellabori agadplanon pri daŭripova disvolvado dum la pintkunveno.

 

    Ban Ki-moon laŭdis la gravan kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono en klimata ŝanĝo. La 3-an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Barack Obama sinsekve transdonis al Ban Ki-moon ratifik-dokumenton de la Pariza Interkonsento. Ban diris: "Mi alte taksas la elstaran gvidkapablon de Xi Jinping kaj Obama en la kampo de klimata ŝanĝo."

 

    Ban diris ankaŭ: "Kun tiu historia paŝo de Ĉinio kaj Usono, nun aliĝis al la Pariza Interkonsento 26 partioj, kies emisiado de forcejaj gasoj okupas 39% de tiu totala kvanto de la tuta mondo." Li urĝas, ke aliaj landoj kiel eble plej rapide aprobu kaj plenumu la Parizan Interkonsenton por ĝia kiel eble plej frua ekvalidiĝo por feliĉigi la homaron.

 

    Ban alte taksas ankaŭ reduktadon de malriĉeco fare de Ĉinio. Li diris, ke atingoj de Ĉinio en redukto de malriĉeco evidente mallongigis la procezon de malriĉ-reduktado en la tuta mondo, Ĉinio donis bonan ekzemplon al la mondo kaj faris rimarkindan kontribuon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments