La elmontrado de produktoj de ĉinaj markoj en la Internacia Ekspozicio pri Konsum-Elektronikaĵoj por 2016 en Berlino
Jen alia ĉina firmao: ZTE
La 4-a de septembro la areo de ĉinaj markoj estis por la unua fojo instalita en la nova montro-salono de IFA nomata "Tutmonda bazaro", kie oni enfokusiĝis al produktoj de ĉinaj kompanioj kaj imagfilmetoj por ili. La ĉi-foja IFA-ekspozicio havas lokon en la nove malfermita ekspoziciejo "Stacidomo Berlino", en la centro de la urbo. En la ĉina pavilono estas koncentrite montrataj la ĉinaj markoj de hejm-uzaj elektronikaĵoj kiel Haier, Hisense, Gree, Midea, Changhong, Galanz kaj aliaj.
Ĉi-jare pli ol 600 firmaoj de Ĉinio partoprenas en la ekspozicio, kaj la nombro de la ĉinaj firmaoj okupas pli ol la trionon de la totala nombro de la partoprenantaj markoj.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat