El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvar kapabloj de Baidu-cerbo malfermotaj al la publiko

| 2016-09-06
Bookmark and Share

 

    En la konferenco de teknika novigo de Baidu, Li Yanhong, direktoro-prezidanto kaj ĝenerala direktoro de la firmao Baidu, unuafoje publikigis Baidu-cerbon, atingo de artefarita inteligenteco de Baidu. Samtempe Baidu-cerbo anoncis, ke ĝi malfermos al ĉiuj esploristoj, entreprenistoj kaj tradiciaj entreprenoj kernan kapablon kaj fundamentan teknikon, multaj el ili estas senpagaj.

 

    Baidu-cerbo povas simuli homan voĉon post duonhora registro de 50-fraza parolado de iu homo per la tekniko de voĉ-sintezo. En la proksima estonteco okazos tia sceno: roboto alparolos vin per la voĉo de via ŝatata stelo aŭ plej kara familiano. En la konferenco estis elmontrita videaĵo kun sintezita voĉo de Leslie Cheung.

 

    Baidu-cerbo havas kvar kapablojn: distingo de voĉoj; distingo de homaj vizaĝoj, vojtrajtoj, avert-paneloj kaj nomoj de butiko; traktado de naturaj lingvoj kun konservo de scioj; kaj traktado de bildoj de uzantoj surbaze de granda datumaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments