El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Sekureca Konsilio de UN admonas KPDR haltigi lanĉon de balistika misilo

| 2016-09-07
Bookmark and Share

 

    La 6-an de septembro, la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) publikigis deklaron por admoni la Korean Popol-Demokratian Respublikon (KPDR) haltigi lanĉon de balistikaj misiloj kaj por alvoki malstreĉigon de la situacio sur la korea duoninsulo.

 

    En la sama tago, kiam KPDR lanĉis balistikan misilon, la Sekureca Konsilio de UN okazigis fermitan konsultiĝon, kaj sekve publikigis deklaron, laŭ kiu la Sekureca Konsilio forte kondamnas la lanĉon de balistika misilo fare de KPDR en la 5-a de septembro, dirante ke tio estas konsiderata kiel grava malobservo de la koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio.

 

    La deklaro diras ankaŭ, ke la Sekureca Konsilio refoje emfazas la gravecon de subtenado de paco kaj stabileco de la korea duoninsulo kaj nordorienta Azio kaj pledas por solvo de la aktuala problemo per pacaj kaj diplomatiaj politikaj rimedoj. Ili bonvenigas la membro-ŝtatojn de la Sekureca Konsilio kaj aliajn landojn por atingi pacan kaj ampleksan solvon per dialogo kaj asistado. La Sekureca Konsilio substrekas la gravecon de moderigado de la streĉiteco sur la korea duoninsulo kaj pli granda regiono.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments