El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝos Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio

| 2016-09-07
Bookmark and Share

 

    La 20an de septembro inaŭguriĝos la Kvina Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio, la partoprenon en ĝi konfirmis 42 landoj kaj regionoj kaj pli ol 2 000 entreprenoj, inkluzive de ambasadorejoj el dek karibaj landoj al Ĉinio, kiuj unuafoje sendos delegaciojn al la ekspozicio.

 

    Li Jingyuan, ĉefo de Xinjiang-a Internacia Ekspozicia Administracio, diris, ke inter la 20a kaj la 25a de septembro en Urumĉio okazos la Kvina Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio kun la temo "vasta diskuto, komuna kontribuo kaj partopreno en profitoj: oportunoj kaj estonteco de la Silka Vojo". La ekspozicio inkludos inaŭguron, forumon de disvolvo kaj kunlaboro de ĉina-eŭrazia ekonomio (ĉefa forumo), forumon de komerca kunlaboro de la Silka Vojo kaj aliajn ok forumojn, kaj semajnon de en- kaj eksterlandaj kulturoj kaj aliajn tri temajn aranĝojn. Ĝi estos dividita en 14 ekspoziciejojn, nome internacia ekspoziciejo, ekspoziciejoj por Hongkongo, Makao kaj Tajvano, kaj ekspoziciejoj de investa kunlaboro, teksaĵoj kaj vestaĵoj, maŝinoj kaj ekipaĵoj, inteligenta vivo, aŭtoj, agrikulturaj teknikoj kaj ekipaĵoj. La areo de la ekspozicio kun 6 809 budoj estas je 57% pli granda ol tiu de la lasta ekspozicio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments