El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvar gravaj okazaĵoj en la itinero de ĉina ĉefministro Li Keqiang: tri kunvenoj kaj unu vizito

| 2016-09-07
Bookmark and Share

 

    De la 6-a ĝis la 9-a de septembro, en Vjentjano de Laoso, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la 19-an ASOAN-ĉina pintkunveno kaj la memora pintkunveno pri la 25-jariĝo de la dialog-rilatoj inter Ĉinio kaj la dek sudorient-aziaj landoj. Li partoprenos ankaŭ en la 19-a pintkunveno de gvidantoj de ASOAN, Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, en la 11-a pintkunveno de orienta Azio, kaj oficiale vizitos Laoson. Kiajn gravajn aferojn li pritraktos dum la restado? Kion ni povas atendi de lia ĉi-foja vizito?

 

    1. La 19-a ASOAN-ĉina pintkunveno kaj la memora pintkunveno pri la 25-jariĝo de la dialog-rilatoj inter Ĉinio kaj la dek sudorient-aziaj landoj.

 

    Ĉina ĉefministro Li Keqiang proponos, ke oni donu prioritaton al edukado kaj turismo kaj faru kulturajn interŝanĝojn nova kolono de la duflankaj rilatoj.

 

    2. La 19-a pintkunveno de gvidantoj de ASOAN, Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko

 

    Ĉina ĉefministro Li Keqiang instigos ĉiujn landojn pligrandigi investadon kaj fortigi kunlaboron en financa sekureco, investado en internacia komerco, redukto de malriĉeco en agrikulturo, interkonekto, kapablo en produktado kaj kulturaj rilatoj.

 

    3. La 11-a pintkunveno de orienta Azio

 

    2016 estas la unua jaro de la dua jardeko de la pintkunveno de orienta Azio. Ĉina ĉefministro Li Keqiang prezentos opiniojn de Ĉinio pri la estonta direkto de disvolvo. Ni antaŭenpuŝos la stabilan disvolviĝon de la pintkunveno por ke ĝi povu ludi la rolon stimuli la ekonomian disvolvon kaj politikan sekurecon.

 

    4. Oficiala vizito al Laoso

 

    La ĉi-foja vizito de ĉina ĉefministro Li Keqiang al Laoso estos signifoplena por la konstruo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Laoso. La gvidantoj de la du landoj interŝanĝos opiniojn, klopodos por formi komunajn vidpunktojn, subskribos serion da dokumentoj pri kunlaboroj kaj pri aferoj kun komuna intereso en la nova epoko.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments