El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio komencis aŭtunan "kaptadon de balenoj por scienca esploro"

| 2016-09-08
Bookmark and Share

 

    En la 5a de septembro Japanio komencis aŭtunan "kaptadon de balenoj por scienca esploro", kun la celo kapti maksimume 51 balenopterojn en la venontaj du monatoj.

 

    La japana novaĵ-agentejo Kyodo raportis, ke en la 5a de septembro kvar ŝipoj forlasis Kushiro-havenon de Hokajdo por la "scienca balenkaptado" en nordokcidenta Pacifiko. La kaptado daŭros ĝis la fino de oktobro. La japana administracio de fiŝkaptado diris, ke tiuj ŝipoj laboros en la maro je ĉirkaŭ 90 kilometroj for de la haveno Kushiro preskaŭ same kiel la lasta aŭtuno.

 

    Laŭ la franca novaĵ-agentejo France-Presse, Japanio faras komercan balenkaptadon je la preteksto de scienca esploro, kaj estas konata la fakto, ke viando de la kaptitaj balenoj estas vendita en la merkato kaj liverita al restoracioj.

 

    La Internacia Kortumo de Justico en Hago decidis en marto 2014, ke la balenkaptado de Japanio en Antarkto ne estas por scienca esploro kaj devas ĉesi. Japanio haltigis la balenkaptadon tie en la periodo 2014 kaj 2015. Tamen japanoj daŭre kaptas balenojn en nordokcidenta Pacifiko kun reduktita kaptokvanto. En decembro 2015 Japanio sendis ŝipojn al Antarkto kaj rekomencis la tiel nomatan "sciencan balenkaptadon" spite al protestoj.

 

    La novaĵ-agentejo Kyodo diris, ke la printempa balenkaptado okazas en la maro proksima al la regiono Sanriku de Miyagi, kaj la aŭtuna en la maro proksima al la haveno Kushiro de Hokajdo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments