El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksterlandaj amaskomunikiloj atentas ke Indonezio invitis Ma Yun servi kiel konsilanto

| 2016-09-08
Bookmark and Share


Ma Yun, prezidanto de Alibaba-grupo
 

    Laŭ eksterlandaj amaskomunikiloj Indonezio nun strebas por allogi 10 milionojn da ĉinaj turistoj viziti la landon. Aliflanke la indonezia registaro lastatempe invitis la ĉinan milionulon Ma Yun servi kiel konsilanto. Tiuj faktoj montras, ke Indonezio esperas laŭeble utiligi siajn rilatojn kun la dua plej granda ekonomio de la mondo.

 

    Laŭ raporto titolita Indonezio preferas Ĉinion en la retejo de la indonezia gazeto La Ĝakarta Poŝto en la 6-a de septembro, la indonezia registaro jam invitis Ma Yun, prezidanto de Alibaba-grupo, servi kiel konsilanto de gvida komitato pri elektronika komerco konsistigota el 10 fakestroj kun la celo pligrandigi elektronikan komercon.

 

    Laŭraporte post la vizito de Joko Widodo, prezidento de Indonezio, al la ĉefsidejo de Alibaba en Hangzhou, Rudiantara, indonezia ministro pri komunikado kaj informa teknologio, diris, ke la projekto celas plialtigi la pozicion de Indonezio en la internacia merkato.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments