El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 3-a Ĉina Tibeta Turisma kaj Kultura Ekspozicio

| 2016-09-13
Bookmark and Share

 

    La 10-an de septembro, la 3-a Ĉina Tibeta Turisma kaj Kultura Ekspozicio inaŭguriĝis sur la placo de la Konferenca kaj Ekspozicia Centro en Tibeto. La inaŭguran ceremonion ĉeestis pli ol mil ĉinaj kaj alilandaj gastoj, famaj fakuloj kaj erudiciuloj, reprezentantoj de entreprenoj kaj raportistoj.

 

    Krom la ĉefa kunvenejo en la Konferenca kaj Ekspozicia Centro, estas aliaj ses kunvenejoj. La ĉi-foja ekspozicio enhavas pli ol 20 aktivaĵojn, inkluzive de akcepta kunveno, inaŭgura ceremonio, turnea ekspoziciado, ĉeftema forumo, Tibeta Himalaja Fot-Kultura Festivalo en 2016, subskribado de kontraktoj pri gravaj projektoj, turnea ekspoziciado de trezoroj en la palaco Potala, traktado pri ekonomio kaj komerco, kaj malferma ceremonio, alinome subskriba ceremonio pri invitado de eksteraj investoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments