El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekonomiaj tendencoj por la venontaj dek jaroj (I)

| 2016-09-13
Bookmark and Share

Qian Yingyi, ĉefo de Lernejo de Ekonomio kaj Administrado de Tsinghua-Universitato

 

 

    Antaŭ dek jaroj oni ne povis antaŭvidi la ŝanĝiĝojn de la venontaj dek jaroj. En 2005 la pokapa malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al 1 700 usonaj dolaroj, sed dek jarojn poste la cifero atingis pli ol 8 000 usonajn dolarojn.

 

    Kio okazos post dek jaroj? Mi ne kapablas fari precizan prognozon, sed mi povas paroli nur pri eblecoj. Tiuj eblecoj estos influitaj de gravaj faktoroj en ĉina kaj monda ekonomioj. Mi resumas tiujn faktorojn kiel ses tendencojn influantajn ĉinan kaj mondan ekonomiojn.

 

    La unua, transformiĝo de la ĉina ekonomio

 

    En la venonta jardeko Ĉinio iros el la stato de meznivel-enspezo al mezalt-enspezo. Nepre estos transformita la ĉina ekonomio, levita la konsumado, pligrandigita la proporcio de servoj, kaj altgradigita la manufakturado. La ŝlosilo por ekonomia transformiĝo estas proviz-flanka struktura reformo. La esenco de la proviz-flanka struktura reformo estas reĝustigi la distorditan merkaton kaj akceli novigon per reduktado de kostoj de produktado kaj negocoj. La struktura ŝanĝiĝo estas nur la rezulto de merkata disvolviĝo post struktura reformo.

 

    La dua, novaj rilatoj inter registaro kaj komercistaro en Ĉinio

 

    Post komenciĝo de la politiko de reformado kaj pordmalfermo, striktaj rilatoj surbaze de persona ligiteco karakterizas novajn rilatojn inter registaro kaj komercistaro. Tiuj novaj rilatoj devas esti proksimaj kaj klaraj inter la registaro kaj komercistaro. Por realigi la staton, rilatoj inter registaro kaj entreprenoj kaj inter oficistoj kaj entreprenistoj devas esti bazitaj sur travidebla kaj norma jurŝtateco.

 

    La tria, malrapidiĝo de la monda ekonomio

 

    Malrapidiĝas longtempa ekonomia kresko de evoluintaj ekonomioj. En 2016 estas populara la libro pri ekonomiko La Leviĝo kaj Malleviĝo de Usona Kresko verkita de la usona ekonomikisto Robert Gordon. Inter la evoluintaj ekonomioj, la eŭropa kresko estas pli malrapida ol la usona, kaj la japana malpli rapida ol la eŭropa. Inter BRICS-landoj Brazilo kaj Rusio negative kreskas ĉi-jare kaj ankaŭ ilia perspektivo ne estas optimismiga, tamen promesplenaj estas Barato kaj Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments