El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis la blankan libron Nova Progreso de Ĉinio en Juĝ-garantio de Homaj Rajtoj

| 2016-09-13
Bookmark and Share

 

    La 12-an de septembro, la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Nova Progreso de Ĉinio en Juĝ-garantio de Homaj Rajtoj.

 

    La blanka libro kun 13 900 ideogramoj konsistas el enkonduko kaj aliaj kvar partoj, nome senĉese kompletigi juĝ-garantian mekanismon de homaj rajtoj, plue perfektigi juĝ-garantian proceduron de homaj rajtoj, pene altigi plenuman kapablon de juĝ-protekto al homaj rajtoj kaj praktike garantii laŭleĝajn rajtojn de arestitoj.

 

    La blanka libro diras, ke justico estas la lasta defendlinio por konservi socian justecon, kaj juĝ-garantio de homaj rajtoj estas tre grava por disvolvado de la afero pri homaj rajtoj. Dum multaj jaroj, speciale ekde 2012, post okazo de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando persiste konsideras la popolon sia ĉefa parto, donas al ĝi absolutan prioritaton, garantiis kaj disvolvis politikojn por mastrumado de la popolo en la lando, plene efektivigis kaj garantiis la rajtojn kaj interesojn de la popolo, antaŭenpuŝis sciencan leĝdonadon, seriozan leĝplenumadon, justan justicon kaj leĝobservadon de la popolo, akcelis modernigon de la sistemo pri la ŝtata regado kaj la regada kapablo de la registaro, efike garantiis, ke la popolo laŭleĝe ĝuas vastajn rajtojn kaj liberecon kaj plenumas sian devon.

 

    La blanka libro montras, ke serĉado de la homaro al civilizacio kaj progreso estas senfina, kaj Ĉinio daŭrigos sian konstruadon pri laŭleĝa regado kaj civilizacio. Senĉesa plibonigo kaj perfektigo de homrajta garantio daŭre estos grava enhavo de Ĉinio por ĉiuflanke antaŭenpuŝi laŭleĝan regadon de la lando. Ĉinio persistos en konsidero de aferoj surbaze de la stato de sia lando, pozitive tiros profitojn el elstaraj fruktoj de la homaro pri laŭleĝa regado kaj civilizacio, senĉese levos la nivelon pri juĝ-garantio, pene konservos socian justecon kaj ĉiuflanke konstruos socialisman laŭleĝ-regadan landon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments