El Popola Ĉinio>头条新闻>

Interkonsento de Ĉinio pri kunlaboro en normigo kun 21 landoj laŭ "La Zono kaj Vojo"

| 2016-09-14
Bookmark and Share

 

    La 12-an de septembro la Ŝtata Administracio de Normigado de Ĉinio okazigis ceremonion por subskribi interkonsenton pri kunlaboro en normigo. Intertempe, Ĉinio oficiale subskribis interkonsenton pri kunlaboro en normigo kun naŭ landoj laŭ "La Zono kaj Vojo", inkl. de Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kamboĝo, Montenegro, Rusio, Serbio, Slovakio, Makedonio kaj Turkio. Ĝis nun Ĉinio jam subskribis normigan kunlaboran interkonsenton kun 21 landoj, kiuj situas en la regionoj laŭ "La Zono kaj Vojo".

 

    Laŭ la kunlabora interkonsento la Ŝtata Administracio de Normigado de Ĉinio profundigos reciproke utilan kunlaboradon kaj interŝanĝojn pri normigo kun la alia flanko, kaj ankaŭ adoptos kriteriojn de la aliaj en la kampo de reciproka zorgo, antaŭenigos kunordigadon de normoj de produktoj, kaj reduktos kaj forigos komercajn barojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments