El Popola Ĉinio>头条新闻>

Indonezio esperas rekomendi pli multe da produktaĵoj al ĉinoj

| 2016-09-14
Bookmark and Share

 

    La 13-a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL), alinome, Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj ASOAL, okazas en Nanning de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. Arlinda Gaia, estro de la departemento pri eksportado kaj disvolvado de la Komerca Ministerio de Indonezio, diris dum intervjuo ke la ĉi-foja ekspozicio liveris al Indonezio bonan ŝancon por rekomendi pli multe da indoneziaj produktaĵoj al ĉinoj kaj eksporti ilin al Ĉinio.

 

    Arlinda Gaia diris, ke kun abundo da resursoj kaj grandaj potencialaj fortoj, Indonezio esperas ke per la platformo de la ekspozicio pli multaj potencialaj kunlaboraj partneroj konos kaj aĉetos produktaĵojn el Indonezio.

 

    Arlinda Gaia esperas, ke la ĉi-foja ekspozicio utilos al grandigo de komerca eksportado de Indonezio al Ĉinio. Ŝi diris, ke en la duflanka komercado inter Indonezio kaj Ĉinio, la malfavora komerca saldo de Indonezio kalkuliĝis al 14 miliardoj da usonaj dolaroj. Ŝi esperas, ke per la platformo de la ekspozicio, ĉinaj entreprenoj kaj popolamasoj konos riĉajn resursojn de Indonezio por grandigi ĝian eksportadon al Ĉinio kaj redukti ĝian malfavoran komercan saldon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments