El Popola Ĉinio>头条新闻>

Golfejo elektita kiel sidloko de THAAD, kaj oficiale anoncota post la Aŭtunmeza Festo

| 2016-09-14
Bookmark and Share


Slogano kontraŭ la dislokigo de THAAD (Foto de Yao Qilin, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, en la 2-a de aŭgusto)
 

    Amaskomunikiloj de la Korea Respubliko citas proparolanton de la registaro, kaj raportas ke la esploro farata de kunlabora organizaĵo de la Korea Respubliko kaj Usono pri la sidloko de THAAD (Finstadia Altaltituda Areo-Defendo) jam eniris la finan etapon, kaj la fina rezulto estos publikigita post la Aŭtunmeza Festo (inter la 14-a kaj la 18-a de septembro).

 

    Laŭraporte, se nenio intertempe okazos, golfejo norde de la distrikto Seongju fariĝos la fina elekto por la sidloko de THAAD.

 

    Post la publikigo de la novaĵo, multaj loĝantoj de la proksima urbo Kimchon maltrankviliĝas pri la ebla damaĝo pro la elektromagnetaj ondoj elsendataj de la radaro kaj ili eĉ fondis komitaton kontraŭ dislokigo de THAAD, timante ke la defendo-sistemo povos endanĝerigi la sekurecon kaj la rajton je la vivo de la urbanoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments