El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekonomiaj tendencoj por la venontaj dek jaroj (II)

| 2016-09-14
Bookmark and Share

 

    La kvara, malfortiĝo de tutmondiĝa tendenco

 

    Estis grava turnopunkto en la pasinta jardeko, ke la tutmondiĝo malfortiĝis kaj eĉ inversiĝis post rapida kaj intensa disvolvado. Ne nur reaperis komerca protektismo, sed ankaŭ politikoj pri migrado, investado kaj superrego staris kontraŭ la tutmondiĝo.

 

    La kvina, scienca novigo antaŭenigos disvolvadon, tamen la efiko estos komplika.

 

    Ĉiuj landoj stimulas novigon. Scienca novigo antaŭenigas ekonomian disvolvadon, tamen la rezulto, kiun ĝi alportas, ne estas simpla. La antaŭa scienca novigo estis, ke maŝino anstataŭas fizikan laboron, kaj la nuna estas, ke maŝino anstataŭas mensan kapablon. En la libro La Dua Maŝina Epoko Erik Brynjolfsson kaj Andrew McAfee el Sloan-Lernejo de Administrado sub Masaĉuseca Instituto de Tekniko antaŭdiras, ke la ĉi-foja scienca novigo povas altigi la pokapan enspezon kaj samtempe rezultigi grandan nombron da senlaboruloj.

 

    La sesa, daŭros malegaleco en distribuado de enspezoj.

 

    Kvankam la diferenco de riĉeco kaj malriĉeco inter homoj malgrandiĝis en la tuta mondo dum la lastaj 30 jaroj, la diferenco inter ĉiuj landoj grandiĝis. La malegaleco en iuj evoluintaj landoj revenis al la nivelo de la 19a jarcento. La rezulto de malegaleco en distribuado de enspezoj estas ne nur la problemo de egaleco, sed ankaŭ la problemo de efikeco, ĉar tio influas tendencojn en politiko kaj ekonomio.

 

    La supraj ses tendencoj kaj la interreago inter ili certe influos la tendencojn de la ĉina kaj monda ekonomioj. Pro tio entreprenistoj devas pensi ne nur kiel trakti la influon de la ses tendencoj, sed ankaŭ kiel ŝanĝi la mondon. Se la ses tendencoj povus remodli la mondon, entreprenistoj kaj iliaj spiritoj havas la kapablon ŝanĝi la mondon. Tio estas pli valora ol simpla prognozo, ke ni travidu la ses tendencojn de la ĉina kaj monda ekonomioj kaj pripensu la efikon de entreprenistoj kaj ilian respondecon, rigardante la venontan jardekon.

 

(Qian Yingyi, ĉefo de Lernejo de Ekonomio kaj Administro de Tsinghua-Universitato)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments