El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua rekta flugo de Changsha al Sidnejo sukcese efektivigita de la aviadkompanio Hainan

| 2016-09-14
Bookmark and Share

 

    Je 6:30 de la 13-a de septembro, aviadilo A330-200 de la aviadkompanio Hainan surteriĝis sur la internacia flughaveno de Sidnejo, markante la oficialan ekfunkcion de la unua senhalta fluglinio de Hunan, Ĉinio, al Oceanio. La ekfunkcio de tiu flug-itinero pliprofundigos la amikajn rilatojn inter Aŭstralio kaj Ĉinio, kaj ankaŭ promocios interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la du landoj en diversaj kampoj.

 

    Kerrie Mather, plenuma direktoro de la internacia flughaveno de Sidnejo, diris ĉe la bonveniga ceremonio, ke la nova flug-itinero ebligos la prosperon de turismo kaj komerco en Sidnejo kaj eĉ en la tuta Nova Sud-kimrio, alportante jare 16 600 ĉinajn turistojn al Aŭstralio kaj laŭ prognozo kreante ekonomian valoron de 62 milionoj da aŭstraliaj dolaroj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments