El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lexus Sociala estos la nova eldonejo de Heroldo

| 2016-09-18
Bookmark and Share


    Sociala Grupo Lexus kaj Robert Poort, fondinto kaj ĝisnuna mastrumanto de la retejo Studio, komunikas ke okazis sukcesa diskutado pri la transdono de la uzo de la nomo Studio al Sociala Grupo Lexus, entrepreno kiun eldonos la gazeton Heroldo de Esperanto, ekde la unua numero de la jarkolekto 2017. Studio fariĝos la video-rubriko de Heroldo ĉe la fino de la kuranta jaro.

 

    Roberto Poort plu restos ligita al Studio kiel redaktoro de Studio, sed la tuta laboro estos kunordigita de la redakcia stabo de Heroldo. La teknika flanko rilate instalon kaj funkciadon de Studio en la nova retadreso estos afero nur de la profesia skipo de Sociala Grupo Lexus.

 

    Ambaŭ partoj subskribos kontrakton jam redaktitan kaj aprobitan kaj tuj komenciĝos la laboroj por krei la Studio-enhavon en la nova retadreso, sub la rekta gvidado de Robert Poort kaj superrigardo de Fabricio Valle, la redakcia direktoro de Heroldo.

 

    Rimarkindas, ke Studio daŭre funkcios tute normale en la nuna adreso ĝis la fino de la jaro, kiam la reta versio de Heroldo de Esperanto estos alireblaj de ĉiuj esperantistoj. Fakte, parto de la reta versio de HdE estos alirebla nur de la abonantoj sed parto estos senpage alirebla de ĉiuj. Same okazos rilate Studion.

 

    Baldaŭ Robert Poort anoncos la transakcion en Studio kaj poste SGL faros la samon en sia Facebok-paĝo.

 

    Ĉi tiu komuniko iras nur al la esperantistoj, kiuj plenigis la formularon por potencialaj abonantoj de Heroldo.

 

(raportis Leopold Patek)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments