El Popola Ĉinio>头条新闻>

Britio emisiis novan monbileton plastan

| 2016-09-18
Bookmark and Share

 

    En la 13-a de septembro la Banko de Anglio, la centra banko de Britio, anoncis, ke tiutage ekcirkulis la plasta monbileto kun la valoro de 5 pundoj, kaj ke la unua kvanto de ĝia emisio estas 440 milionoj. Estas la unua fojo, ke la brita centra banko emisias plastan monbileton.

 

    La nova monbileto estas farita el maldika fleksebla plasto, kaj oni adoptis novajn teknikojn kontraŭ falsado kiel travidebla spaco inkluzivanta la portreton de la reĝino, kies rando, se klinita, ŝanĝiĝas de purpuro al verdo; ankaŭ la hologramoj de iuj ciferoj kaj desegnaĵoj ŝanĝiĝas, se oni tenas la monbileton oblikve. La vivdaŭro de la nova monbileto estas ĉirkaŭ 5 jaroj, 2.5-oble pli longa ol tiu de la papera ekvivalento. La eluzita monbileto povas esti reciklita por fari la novan.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments