El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tiangong-2 transiĝis al pli alta orbito

| 2016-09-18
Bookmark and Share

 

    La 16an de septembro la spaclaboratorio Tiangong-2 manovris en iradan orbiton sub la preciza komando de la Pekina Aerokosma Reg-Centro.

 

    Li Jian, vicdirektoro de la centro, diris, ke ĉiuj misioj de la antaŭaj kosmoŝipoj Shenzhou-9 kaj Shenzhou-10 estis plenumitaj enorbite je 343 kilometroj super la tero, kaj ĉi-foje la kupliĝo de Tiangong-2 kaj Shenzhou-11, funkciado de la kombinaĵo kaj reveno de Shenzhou-11 estos efektivigitaj je 390 kilometroj super la tero. Tiu orbito estas je ĉirkaŭ 50 kilometroj pli alta ol la antaŭa, kio celas fari preparon por la estonta spacostacio de Ĉinio. La alto estas ĝenerale egala al tiu de la orbito por la estonta spacostacio de Ĉinio, ĉar je tiu alto, povas esti malpli da rezisto en pafiĝo kaj malpli da konsumo de impulso kaj la spacveturilo povas funkcii pli longe en la kosmo. La strategio de regado kaj la modelo de monitorado por Tiangong-2 estas pli proksimaj al la postuloj de la venonta spacostacio.

 

    Chen Xianfeng, direktoro de la oficejo pri kompleta misio en la Pekina Aerokosma Reg-Centro, diris: "Nun bone laboras ĉiuj sistemoj de Tiangong-2."

 

    Laborantoj de la tera stacio taksos la bazajn funkciojn kaj stabilecon de la sistemoj de Tiangong-2 funkcianta en la orbito kaj ekzamenos ĝian efikan ŝarĝon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments