El Popola Ĉinio>头条新闻>

Arkivoj pri agresado de Japanio al Ĉinio antaŭ la Evento de la 18-a de Septembro 1931

| 2016-09-18
Bookmark and Share


La 18-an de septembro 1931, Japanio lanĉis la Eventon de la 18-a de Septembro. (dokumenta foto)
 

    Ĉi-jare estas la 85-a datreveno de la Evento de la 18-a de Septembro 1931. Antaŭ nelonge, Shenyang-a Arkivejo de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio unuafoje publikigis al la publiko 14 dosierojn konservatajn en la registara oficejo de Shenyang. Ili temas pri agresaj agadoj de Japanio en Shenyang antaŭ la evento, kiaj kontraŭleĝaj starigo de policejoj, rabado de terresursoj, venigado de enmigrintoj kaj aliaj.

 

    Atenco al la suvereneco de Ĉinio kaj kontraŭleĝa starigo de policejoj

 

    En 1904-1905-aj jaroj, post la milito inter Japanio kaj Rusio, por intensigi sian regadon al la regionoj laŭlonge de la Sud-Manĉura Fervojo, Japanio kontraŭleĝe starigis tie policejojn, malgraŭ la forta opono de la ĉina registaro. Japanaj policanoj senbride arestis kaj murdis ĉinojn, atencante la suverenecon de Ĉinio.

 

    Rabado de ĉinaj terresursoj kaj agresado per enmigrado

 

    Japanio senhonte rabis kulturatan teron de ĉinoj per diversaj kontraŭleĝaj rimedoj kaj enkondukis 200 mil japanajn kaj koreajn kamparanojn en Ĉinion kun la celo agresi la landon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments