El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Liu Haitao pri Detlev Blanke: "filo" en interlingvistiko rememoras sian neniam renkontitan "patron" (I) - nin ligis korespondaj rilatoj

| 2016-09-19
Bookmark and Share

de Liu Haitao*

 

    Multaj kiuj konis Detlev Blanke certe konsentos kun mi, se mi karakterizas lian personecon per jenaj vortoj: helpemo, kunlaboremo, afableco, vigleco. Mi povas ankaŭ diri, ke li estis kompetenta sciencisto, instigema mentoro, kaj honesta idealisto. Sed tiom multaj viveroj ligis nin du, ke ni fariĝis pli ol amikoj kaj fakaj kolegoj.

 

    Por mi fakte Detlev Blanke estis la "spirita patro", kiel skribas Renato Corsetti en la sekva retmesaĝo je 2004-08-09 al mi. La mesaĝo temis pri mia prelego en Strategia Forumo dum la 89-a UK en 2004. Renato kopie sendis ĝin ankaŭ al Detlev skribante: Detlev, vi ricevas kopion, ĉar vi estas la spirita patro de Liu Haitao, kaj vi rajtas patre fieri pri li.

 

Detlev Blanke (Foto: Manfred Krause)
 

Liu Haitao
 

    En 2009 aperis mia ĉinlingva libro Dependa gramatiko: el teorio al praktiko, kiu baziĝas sur mia doktora disertacio. En ĝia postparolo mi dankas Detlev per jenaj vortoj: Liaj multjaraj instigoj kaj subtenoj igis min kredi, ke lingvistiko estas eble la destino de mia vivo.

 

    Detlev siaflanke iam skribis al mi jenon, kaj tion mi ofte rememoras eĉ nun: Mi certas, ke ankaŭ en via ĉefa profesio vi estas brila. Tamen, pri interlingvistiko en via grandega lando krom vi, apenaŭ iu serioze okupiĝas. Vian vivo-kontribuon "por la eterneco" oni eble ne mezuros laŭ via laboro en via entrepreno (retmesaĝo, 2000-04-16). Tiam mi pretiĝis ŝanĝi mian profesion de tiu de inĝeniero en entrepreno al tiu de profesoro en universitato.

 

    La komenco

 

    Do kiel mi renkontis mian "spiritan patron"? En 1981 mi komencis lerni Esperanton, kaj en la fino de 1987 interesiĝis pri interlingvistiko kaj esperantologio. Tamen mi ne povis trovi fakajn dokumentojn pri la temo. Tiam mi loĝis en Qinghai, okcidenta Ĉinio, malproksime de grandaj urboj. Mi kredas, ke siatempe kie ajn en Ĉinio estis malfacile trovi tiajn materialojn, aŭ eĉ nun la problemo ekzistas. Do, ĉirkaŭ la jarkomenco de 1988 mi skribis al Detlev por peti lian helpon. Mi klare memoras, ke je 1988-04-25 mi ricevis du germanlingvajn librojn de Detlev: Internationale Plansprachen (Internaciaj Planlingvoj) kaj Esperanto und Wissenschaft (Esperanto kaj Scienco). Ilin Detlev ekspedis je 1988-04-07, kiel montras liaj subskriboj en la sekvaj fotoj.

 

Internationale Plansprachen kun la subskribo de Detlev
 

Esperanto und Wissenschaft kun la subskribo de Detlev
 

    Fakte, la du libroj malfermis al mi la pordon al interlingvistiko kaj esperantologio. Retrorigardante la historion de interlingvistiko, Internationale Plansprachen jam fariĝis klasika verko en la kampo. Do, dank' al Detlev mi vere havis bonan komencon al la vojo de interlingvistiko.

 

    En 2011, okaze de la 70-jariĝo de Detlev, Ulrich Becker redaktis bibliografion de la publikaĵoj de Detlev Blanke. La bibliografio enhavas 1284 dokumentojn verkitajn de Detlev en 1958-2011. Sendube, ĉiuj dokumentoj estas gravaj por koni la akademiajn ideojn de Detlev. Sed plej multe influas min ĝis nun Internationale Plansprachen krom la pli posta Interlinguistische Beiträge (Interlingvistikaj Kontribuoj).

 

    Ni neniam renkontiĝis fizike, nur koresponde

 

    Estas tre bedaŭrinde, ke ni neniam renkontis unu la alian. Detlev ĉeestis la 71-an UK-on (1986) en Pekino, sed mi ne, pro la siatempa studrestado en Usono. La alian, 89-an UK-on (2004) en Pekino mi partoprenis, sed Detlev ne. Foje ni ja diskutis eblecon de nia renkontiĝo, kiel Detlev skribis je 2000-04-17: Vi povus veni nur al Berlino por 2-3 semajnoj (au malpli, laŭ viaj ebloj) kaj trankvile labori en nia esplorejo (fakte aparta domo). De Berlino eblus atingi diversajn interesajn homojn kaj lokojn dum 3-8 horoj: ekz. Schubert, biblioteko de Aalen, Fiedler en Leipzig ktp. Kompreneble, vian kompletan restadon ni kovrus.

 

    Ni tamen multege korespondis unue per paperaj leteroj kaj poste per retmesaĝoj. En la daŭro de 28 jaroj, t.e. ekde la komenco de 1988 ĝis la subita forpaso de Detlev en aŭgusto 2016, ni interŝanĝis pli ol 1 000 leterojn kaj retmesaĝojn!

 

Listo de kelkaj retmesaĝoj senditaj de Detlev al mi en 2006
 

La unua retmesaĝo de Detlev al mi (1998-05-05)
 
 
 
La lasta retmesaĝo de Detlev al mi (2016-06-28)
 

    Detlev sendadis al mi librojn kaj dokumentojn

 

    Dum tiuj jardekoj Detlev ankaŭ sendis al mi sume pli ol 100 gravajn librojn kaj aliajn dokumentojn pri interlingvistiko. En diversaj etapoj, por certigi la alvenon de la sendaĵoj Detlev ĉiam petis min sendi al li mian adreson en ĉinaj ideogramoj kiel montrite sube:

 

Mia adreso-etikedo en ĉinaj ideogramoj sur sendaĵo de Detlev
 

    Tiam la libroservo de UEA ofte ricevis multajn mesaĝojn de Detlev kun simila enhavo kiel tiu ĉi datita je 2001-09-07: Kara Simo, (...) mi mendas por LIU Haitao la Suplementon al la bibliografio de disertacioj de Symoens. Bv. sendi la materialon al li kaj ŝarĝi mian konton. Amike, Detlev. Sendube, mi ne estus fariĝinta interlingvisto sen Detlev.

Krom interlingvistiko, miaj aliaj esplorkampoj estas komputila lingvistiko kaj kvanta lingvistiko, kaj tiujn ne studis Detlev. Tamen, Detlev helpis min ankaŭ por trovi necesajn librojn kaj dokumentojn en tiuj kampoj, se mi ne povis akiri ilin aliamaniere, precipe dum mia doktoriĝo. Li ankaŭ helpis min deĉifri malfacilajn germanajn frazojn, kiam miaj scioj de la germana ne plu helpis min.

 

    Memoroj pri viveroj

 

    Krom la fakaj helpoj donitaj de Detlev al mi, por mi la plej memorindaj estas aferoj pri la vivo. Kelkajn ekzemplojn mi eltiras el la retmesaĝoj de Detlev al mi:

 

    -Ĉiutage ĉe ni oni aŭdas informojn pri la nova pulm-malsano SARS. Ĉu via universitato funkcias normale? Aŭ ĉu estiĝis problemoj? Se oni ne baldaŭ ion povos fari, mi timas pro la UK en 2004. Kiel fartas vi kaj via familio ? (2003-04-24)

 

    -Ni aŭdis kaj vidis (en TV) pri la terurega tertremo en via lando. Wera kaj mi esprimas al via popolo nian solidarecon kaj kunsenton. (2008-5-14)

 

    -Wera kaj mi tre kore gratulas al vi pro via sukcesa defendo de via doktora disertacio. Ekde kiam ni konatiĝis kun vi, ni rapide ekkonsciis pri via nekutima talento, multflankeco kaj grandega laborpotencialo. Pro tio ni siatempe admiris vian profesiŝanĝon kaj la karieron, kiun vi komencis kiel profesoro. Do, ni deziras al vi pluajn sukcesojn kaj ne dubas pri tio, ke ni iam persone - vidalvide - konatiĝos kun vi helpe de Esperanto. (2006-05-27)

 

    Ve! Kia bedaŭro, ke por mi neniam eblos vidalvide renkonti Detlev...

 

    * Pri la aŭtoro:

    Prof. d-ro Liu Haitao diplomiĝis pri elektrotekniko de la Universitato Xi'an en 1983. De 1983 ĝis 2002 laboris kiel inĝeniero, supera inĝeniero kaj eminenta inĝeniero en la Aluminia Kompanio de Ĉinio (CHALCO), Xining kaj Pekino. De 2002 ĝis 2010 profesoro en la Komunika Universitato de Ĉinio, Pekino. En 2006 doktoriĝis ĉe la sama universitato. Ekde 2010 ĝis nun eminenta profesoro de la Universitato Zhejiang, Hangzhou, Ĉinio. Aŭtoro de ĉ. 150 publikaĵoj pri lingvoj kaj lingvistiko. Ĉefaj esplorkampoj: kvanta lingvistiko, dependa gramatiko, lingvaj kompleksaj retoj, lingvo-planado kaj lingvo-politiko kaj interlingvistiko. En 2016 estis elektita al la Akademio de Esperanto.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments