El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio havas pli ol 2.2 milionojn da volontulo-kontribuantoj de hematopoezaj trunkĉeloj

| 2016-09-19
Bookmark and Share


Ĉinaj volontuloj en kontribuo de hematopoezaj trunkĉeloj
 

    La 17-a de septembro estis la 2-a Monda Tago de Medol-kontribuintoj. Raportisto informiĝis el la Medola Banko de Ĉinio, ke en Ĉinio estas pli ol 2.2 milionoj da volontulo-kontribuantoj de hematopoezaj trunkĉeloj. Kiel la 4-a granda medola banko en la mondo kaj la plej granda en Ĉinio, la Medola Banko de Ĉinio kontribuis hematopoezajn trunkĉelojn al ĉ. 6 mil malsanuloj, inkluzive de 243 el 23 landoj kaj regionoj.

 

    En 2015, proponite de Monda Asocio de Medol-kontribuintoj kaj subtenite de Eŭropa Asocio pri Sango kaj Transplantado de Medolo, la 3-a sabato de ĉiu septembro estis difinita kiel la Monda Tago de Medol-kontribuintoj. Nun en la medolaj bankoj de la mondo, inkluzive de la ĉina, estas rezervitaj medoloj kontribuitaj de pli ol 28 milionoj da homoj. Tamen tiuj hematopoezaj trunkĉeloj ankoraŭ ne povas kontentigi la postulojn de malsanuloj. En la 17-a de septembro, pli ol 50 landoj kaj regionoj aranĝis aktivaĵojn, okaze de la 2-a Monda Tago de Medol-kontribuintoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments