El Popola Ĉinio>头条新闻>

Diversaj aktivadoj por la sciencpopulariga tago 2016

| 2016-09-19
Bookmark and Share


Vice atendantaj antaŭ la Scienca kaj Teknologia Muzeo de Ĉinio por sperti vetur-simuladon en Tiangong II (foto de Jin Liwang)
 


Dum la konkurso de sport-aŭtoj Formulo Unu kreitaj de studentoj de la Teknologia Universitato de Hefei en la provinco Anhui (foto de Zhang Duan)
 

    De la 17-a ĝis la 23-a de septembro okazas en Ĉinio grandskale diversaj aktivadoj por la sciencpopulariga tago 2016 kun la temo: "Novkreado ekflugigas revon, teknologio gvidas direkton de la estonteco". Dum la 7 tagoj okazas pli ol 9 mil aktivadoj el kiuj la 3 plej ĉefaj estas jenaj: aranĝoj okazantaj en Pekino, la plej grava loko de la tuta serio da aktivadoj; serio da surretaj aktivadoj titolitaj "Popularigo de scienco en Ĉinio"; kaj serio da kunordigitaj aktivadoj por la nacia sciencpopulariga tago.

 


Dum lernado de specimeno-farado en la Teknologia Universitato de Hefei en la provinco Anhui (foto de Zhang Duan)
 


Dum spektado de tridimensia printado en la Tibeta Muzeo pri Naturaj Sciencoj (foto de Liu Dongjun)
 

    La ĉefaj aktivadoj en Pekino okazas en 2 lokoj: en la Olimpika Parko kaj en la Scienca kaj Teknologia Muzeo de Ĉinio. Tie pli ol 400 gravaj aranĝoj estas dividitaj en 5 temojn kaj prezentiĝas scienc-teknikaj produktoj el la tuta mondo, kiel la teknikoj de VR (virtuala realaĵo) kaj tiuj de AR (pliigita realaĵo).

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments