Fermiĝis la 15-aj Handikapulaj Olimpikoj
En la ferma ceremonio de la Handikapulaj Olimpikoj
La brulanta Olimpika torĉo
La ĉina nacia flago en la stadiono
La 18-an de septembro fermiĝis la 15-aj Handikapulaj Olimpikoj en la Stadiono Maracanã de Rio-de-Ĵanejro. La ĉina sporta delegacio gajnis 239 medalojn, kaj inter ili estas 107 oraj, 81 arĝentaj kaj 51 bronzaj. Per tiuj medaloj Ĉinio okupis la unuan lokon respektive en la rangotabelo de oraj medaloj kaj en tiu de ĉiuj tri specoj de medaloj. En la Handikapulaj Olimpikoj, la ĉinaj sportistoj rompis 51 mondajn rekordojn. En kvar sinsekvaj Handikapulaj Olimpikoj Ĉinio fariĝis ĉampiono pro la nombro de la gajnitaj medaloj.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments