Perspektivoj por la rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio ekde septembro

| 2016-09-20
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto

 

    Aŭgusto estas fifama en Brazilo, populare konata kiel "frenezhunda monato". La esprimo verŝajne venas de la kredo, ke en aŭgusto hundoj pli ofte (freneze) interbatalas inter si por la ŝanco kopuli kun hundino, sekve estas epoko favora al disvastiĝo de rabio, malsano kiu igas hundojn aspekti frenezaj. En ĉiutaga uzo, tiu esprimo signifas, ke tiu monato estas favora al malbonaj okazaĵoj, kaj tio pravigas la diraĵon "agosto, mês do desgosto" (aŭgusto, monato de malĝojo). Ĉi jare, la senposteniga proceso de brazila prezidantino alvenis al la fino ĝuste en la lasta tago de aŭgusto, kaj nun profundaj ŝanĝoj okazas en brazila politiko. Kio pri la rilatoj kun Ĉinio?

 


Prelego de prof-ro Evandro Carvalho (meze) en Ĉinio

 

    Mi jam rakontis ĉi tie pri prof-ro Evandro Carvalho, fakulo pri ĉin-brazilaj rilatoj, kiu jam du-foje prelegis ĉi tie. Lastatempe li estis menciita en pluraj artikoloj kiujn mi legis pri la rilatoj inter Brazilo kaj Ĉinio post tiu drasta ŝanĝo en brazila politiko. Tio unuflanke evidentigas la mankon de fakuloj pri ĉin-brazilaj rilatoj, aliflanke montras la atenton, kiun oni donas al tiu temo. Evandro deklaris, ke okaze de sia lasta vizito al Ĉinio, en aŭgusto, li ofte estis pridemandita de ĵurnalistoj, entreprenantoj kaj aŭtoritatuloj pri riskoj kaj oportunoj por Ĉinio kaze de efektivigo de la senpostenigo.

 

    Tiusence, unue indas substreki, ke ĉinoj alte taksas personajn rilatojn, pro tio ili ŝatas demandi pri la persona vivo de ebla komerca partnero, bone koni kun kiu ili traktas antaŭ subskribi kontrakton. Evidente tio signifas, ke ĉinoj alte taksas amikecon, fidindecon, honestecon, kaj evitas partnerecon kun homo kies moro estas dubinda. Kompreneble interesato pri partnereco kun ĉino povas gajni specialan atenton kaj estimon, se li aŭ ŝi estas rekomendita de proksima amiko aŭ longtempa partnero.

 

    Brazila eks-prezidento Lula estis la unua, kiu donis al Ĉinio specialan atenton kaj efektivigis pli intensan kunlaboradon inter BRICS-landoj. Dum lia oficperiodo, prezidentoj kaj ministroj de Brazilo kaj Ĉinio komencis intervidiĝi pli ofte, komercaj rilatoj inter ambaŭ landoj multe progresis, strategiaj partnerecoj en diversaj kampoj efektiviĝis. Li gajnis la fidon kaj respekton de ĉinoj, kaj rekomendis al ĉinoj sian posteulon, Dilma Rousseff, kiu ankaŭ donis prioritaton al rilatoj inter Brazilo kaj aliaj BRICS-landoj, ĉiam kun speciala atento al Ĉinio.

 


Kunsido de BRICS-landaj gvidantoj, en Rusio

 

    Subite la vic-prezidento Michel Temer, al kiu ŝi donis la respondecon prizorgi la rilatojn kun la parlamento, perfidis ŝin kaj uzis sian funkcion por aranĝi ŝian elpostenigon. Tiu konduto certe estas riproĉinda, kaj ĉinoj evitas havi intimajn rilatojn kun perfidemaj homoj: se post pli ol kvin jaroj kiel vic-prezidento de Dilma Rousseff li faris tion al ŝi, kion li povus fari al aliuloj? Aliflanke ĉinoj certe ne povas ignori la grandan brazilan merkaton kaj la oportunojn por ĉinaj firmaoj, do kion atendi?

 

    Antaŭ respondi al tiu demando mi bezonas atentigi pri alia temo: la senposteniga proceso mem. La brazila konstitucio postulas krimon por senpostenigi prezidenton, kaj la "krimo" pri kiu ŝi estis kondamnita estas librotenada aranĝo kiu delonge estas banala praktiko en brazila registaro, neniam antaŭe taksata kiel krimo. Ne nur tio, sed du tagoj post ŝia senpostenigo la sama senato kiu punis ŝin aprobis leĝon kiu permesas al la nova prezidento fari tiun saman librotenadan aranĝon sen ricevi punon. Estas ankoraŭ pluraj aliaj kialoj por kredi en maljusteco de ŝia senpostenigo, inter ili la fakto, ke plejmulto da senatanoj ne ĉeestis en la sesioj kiam ŝiaj advokatoj kaj atestantoj defendis ŝin de la akuzoj. Rezulte de la senpostenigo, Rousseff devus aŭtomate perdi siajn politikajn rajtojn por ok jaroj, sed senatanoj decidis konservi ŝiajn poitikajn rajtojn, kvazaŭ agnoskante la neekziston de krimo. Tiuj strangaj cirkonstancoj de ŝia elpostenigo igas dubindan la laŭkonstituciecon de la tuta proceso kaj kreas senton de jura malsekureco: kiu sentas sin komforte investante en lando, kiu malobservas sian propran konstitucion?

 

    Ŝajnas al mi ke ne nur ĉinoj, sed ankaŭ alilandaj investantoj, evitos fari longdaŭrajn planojn por investado en Brazilo, kaj pro la malfacilo antaŭvidi en kiu direkto evoluos la ekonomio de la lando dum la sekvaj monatoj, kaj pro la sento de jura malsekureco. Sekve oni devas doni prioritaton al investoj en borso kaj financado, kiuj pagas altajn interezojn al la investanto, kiu siavice povas en ajna momento simple rehavigi al si la kapitalon investitan, sed certe ne en produktado, ĉar tiukaze la profito venas post longa tempo ekde la unuaj elspezoj pri infrastrukturo kaj dungado de funkciuloj. Aldone, firmaoj en Brazilo daŭre maldungas kaj reduktas produktadon, evidentigante malkreskon de konsumado kaj saturiĝon de la merkato.

 


Brazila registaro vendas naftokampojn kaj parton de la infrastrukturo de la naftokompanio Petrobras, kiun ĝi planas privatigi

 

    Aliflanke, male al Rousseff, kiu donis al ŝtataj kompanioj kaj bankoj ĉefan rolon en la disvolvado de la lando, Temer planas privatigi ŝtatajn firmaojn kaj bankojn. Tiu nova ondo de privatigo povas krei bonajn oportunojn al ĉinoj, kiel montras la unua privatigo de Temer: grandega naftokampo, kiu valoras minimume 18 miliardojn da realoj, estis vendita kontraŭ nur 2,2 miliardoj, negoco tre profita. Privatigo de kompanioj, infrastrukturo kaj bankoj kreas favorajn kondiĉojn por ke ĉinaj firmaoj ilin aĉetu kaj fariĝu gigantoj en la brazila merkato, havigante al si milionojn da klientoj, infrastrukturon kaj teknologion kiuj kreiĝis dum jardekoj da konstanta investado. La konstruada kompanio Camargo Corrêa, unu el la plej grandaj privataj firmaoj de Brazilo, negocas sian vendon al la ĉina CCCC: ĝiaj posedantoj, publike humiligitaj kaj arestitaj pro denuncoj pri subaĉeto de politikistoj, decidis ne plu envolviĝi kun la registaro kaj sekve intencas entrepreni ne plu grandajn infrastrukturajn projektojn, sed spekuladon: male al la epoko de Lula, kiam brazila kapitalo migris de spekulado al produktado, nun kapitalo migras de produktado al financaj investoj.

 

    Se Temer sukcesos en siaj ambiciaj planoj privatigi ĉion, Brazilo verŝajne fariĝos lando kiel Argentino, en krizo ekde kiam la eks-prezidento Carlos Menem vendis al fremdaj firmaoj ĉiujn strategiajn kompaniojn kaj infrastrukturojn, tiel ke la landa disvolviĝo fariĝis tro dependa de eksterlandaj investoj, kiuj finfine ne venis. Dume landoj kiel Ĉinio, UAE kaj Sauda Arabio uzas ŝtataj kompaniojn kaj bankojn kiel motoroj por disvolvado, kaj tiuj, kiuj disvolviĝas pere de privataj investoj, havas siajn strategiajn sektorojn en la manoj de lokaj, ne fremdaj, firmaoj. Aldone, la privatigo de publikaj kompanioj precipe devas rezulti en maldungado de miloj da laboristoj kaj malaltigo de salajroj de multaj aliaj, konsekvence estos malkresko de konsumado, malbona kaj por lokaj produktistoj kaj komercistoj, kaj por eksterlandaj firmaoj kiuj eksportas al Brazilo.

 


Manifestacioj kontraŭ prezidento Temer plioftiĝas en la tuta Brazilo

 

    La politika krizo en Brazilo, tamen, estas multe pli ampleksa ol multaj homoj supozas: ne temas simple pri afero inter la ekzekutivo kaj la parlamento, sed ankaŭ pri diversaj disputoj malantaŭ la kurtenoj, en kiuj envolviĝas ankaŭ policaj kaj juraj instancoj kiuj fariĝis politike pli influaj kaj testas siajn novajn potencojn. En tiu kompleksa ŝakotabulo la sekvaj movoj estas malfacile diveneblaj pro la neklaraj strategioj kaj la subita elasteco de la reguloj, kiuj deformiĝas laŭ la cirkonstancoj. Iel ajn, Brazilo ankoraŭ bezonas uzi preskaŭ sian tutan energion por siaj internaj aferoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments