El Popola Ĉinio>头条新闻>

Man-bildoj de 200 mil ĉinoj, sendotaj sur la lunon

| 2016-09-20
Bookmark and Share

 

    Ĉu vi volas viziti la lunon? Franca artisto Anilore Banon povos helpi vin "suriri sur la lunon". La 17-an de septembro en la muzeo de belartoj Ruĝaj Brikoj, Pekino, inaŭguriĝis la Internacia Turnea Ekspozicio de Grandaj Transportujoj, projektita de Fan Di'an, ĉefo de la Centra Akademio de Belartoj.

 

    En la ekspoziciejo videblas verkoj de ĉinaj kaj francaj artistoj eksponataj en neutiligeblaj konteneroj. Raportisto vidis, ke en iu kontenero Anilore Banon kolektas man-bildojn de vizitantoj kaj rete transsendis ilin al rilataj departementoj de spacaj agentejoj en Eŭropo kaj Usono por aldoni al ili elementojn de la artaĵo Vitae. En la venonta jaro, ili estos senditaj per raketo sur la lunon kaj tie restados por 10 jaroj. Anilore kolektos entute milionon da man-bildoj inkluzive de tiuj de 200 mil ĉinoj.

 

    Ĉiu vizitanto, kiu registris sian man-bildon, ricevos retmesaĝon pri la numero de la man-bildoj. En la venonta jaro la partoprenantoj povos viziti la retejon de Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono (NASA) aŭ la oficialan retejon de UN por scii la staton de la artaĵo sur la luno. "La partoprenantoj havos malsaman senton, kiam ili aprezas la lunon en estontaj aŭtunmezaj festoj," Anilore Banon diris, ke per tiu artaĵo, ŝi volas pruvi, ke la pozitiva energio de ĉiu homo povas lumigi la universon.   

 

    Dank' al la subteno de NASA kaj Eŭropa Spaca Agentejo, kaj al la partopreno de multe da inĝenieroj, spac-sciencistoj kaj astrofizikistoj, realiĝos la miriga penso de Anilore Banon. Fan konigis, ke la ekspozicio al si allogis kaj daŭre allogas pli kaj pli multajn artistojn el diversaj landoj. En la estonteco tiuj konteneroj espereble formos vagonaron por kultura interŝanĝo kaj veturos al diversaj lokoj de la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments