Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Komenciĝis la ekspozicio pri reta sekureco de Ĉinio por 2016 en la urbo Wuhan

| 2016-09-20
Bookmark and Share


La publiko klerigata pri la nova tekniko pagi per skanado de la vizaĝo
 


Laboranto donas al la publiko klarigon pri reta sekureco.
 


La publiko aŭskultas klarigon pri reta sekureco.
 

    La 19-an de septembro la septaga ekspozicio pri reta sekureco de Ĉinio por 2016 kun la temo "Reta sekureco por la publiko, reta sekureco depende de la publiko" estis komencita en la Internacia Ekspozicio-Centro en Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco, Ĉinio. En la ekspozicio la publiko estas klerigata pri la nova tekniko por surreta pagado utiliganta biometrian identigon, per kiu oni povas pagi skanante la vizaĝon. Ĉi tiu nova tekniko ebligas, ke la skanado de detaloj de la okuloj kaj de la vizaĝo anstataŭu la nun uzatan sekretan kodon tiel pligrandigante la sekurecon por pagado. La tekniko estas evoluigita fare de la ĉina Formiko-grupo pri financaj servoj.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments