El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 5-a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio

| 2016-09-21
Bookmark and Share


En la inaŭgura ceremonio
 
 
    La 20-an de septembro inaŭguriĝis la 5-a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio kun la ĉeftemo "Diskuto, konstruo kaj kunĝuo de la Silka Vojo: ŝancoj kaj futuro" en Urumĉio, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. En la inaŭguro partoprenis invititoj el 6 internaciaj organizoj, tiuj el 57 landoj kaj regionoj. Sume 2 192 entreprenoj ĉinaj kaj alilandaj havas sian budon en la ekspozicio, kaj 3 500 komercistoj venas por aĉetado.

 


Produktaĵoj eksponataj
 

    En la ekspozicio oni organizas 15 programerojn, inkluzive de ministro-nivelaj forumoj kaj pluraj specialaj aktivadoj, kovrantaj la kampojn de financo, teknologio, kulturo, komerco, loĝistiko, interreto, juro kaj tiel plu. La programeroj funkcios por antaŭenpuŝi konstruadon de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, kaj ludos substance gvidan rolon en internacia kunago kaj akordiĝo de diverslandaj politikoj kaj industrioj.

 

    La ekspozicio estas granda platformo por la ŝtatestraj interŝanĝoj de Ĉinio kaj de la landoj aziaj kaj eŭropaj, kaj ĝi estas ankaŭ grava kanalo por komerca kunlaboro inter la ujgura regiono kun la nordokcidentaj najbaroj de Ĉinio. La ekspozicio havas 14 eksponejojn por vestoj, agrikulturaĵoj, juveloj, aŭtomobiloj kaj aliaj, kaj la partoprenantoj montradas siajn apartajn produktaĵojn. La 6-taga ekspozicio finiĝos en la 25-a de septembro.

 

(raportita de Kang Caiqi)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments