El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pordo de dialogo inter Ĉinio kaj Filipinoj estas ĉiam malfermita

| 2016-09-21
Bookmark and Share


Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eskterlandaj Aferoj de Ĉinio
 

    La 20an de septembro, Lu Kang, proparolanto de la Ministerio de Eskterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco, ke la pordo de dialogo inter Ĉinio kaj Filipinoj estas ĉiam malfermita.

 

    Raportisto demandis: "Laŭ raporto, en la 15a de ĉi tiu monato filipina ministro pri eksterlandaj aferoj Yasay Jr. diris en prelego en Usono, ke ankoraŭ ne estas la okazo por intertraktado pri teritoria disputo inter Filipinoj kaj Ĉinio, kaj Filipinoj intertraktos kun Ĉinio pri la teritoria disputo de la Suda Ĉina Maro surbaze de la arbitracio de la Suda Ĉina Maro. Sed en la sekva tago li diris al filipinaj civitanoj en Usono, ke Filipinoj faras duflankan intertraktadon kun Ĉinio per diplomatia kanalo sen ia ajn antaŭkondiĉo. Kiel la ĉina flanko komentas tion?"

 

    Lu diris, ke la starpunkto de la ĉina flanko pri la tiel nomata demando pri la arbitracio estas difinita; samtempe Ĉinio ĉiam sekvas la starpunkton pri paca solvado de disputoj per diskuto kaj intertraktado, kaj la pordo de dialogo inter Ĉinio kaj Filipinoj ĉiam estas malfermita.

 

    Lu esprimis, ke amikaj, stabilaj kaj sanaj rilatoj inter la du landoj konformas al fundamentaj interesoj kaj komuna deziro de la du landoj kaj la du popoloj.

 

    Lu substrekis: "Ni esperas, ke Filipinoj iros en la direkto kontraŭ Ĉinio, montros sincerecon por dialogo, bone traktos koncernatan diverĝon per intertraktado kaj interkonsiliĝo surbaze de reciprokaj respekto kaj fido por frue revenigi la dulandajn rilatojn al la sana vojo."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments