El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la 1-a Internacia Kultura Ekspozicio de la Silka Vojo

| 2016-09-21
Bookmark and Share

 

    En la 20-a de septembro la 1-a Internacia Kultura Ekspozicio de la Silka Vojo inaŭguriĝis en la urbo Dunhuang, Gansu-provinco en nordokcidenta Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon por gratuli ĝian malfermiĝon.

 

    Xi Jinping diris, ke antaŭ pli ol 2 000 jaroj la malnova Silka Vojo ligis Azion kaj Eŭropon kaj servis kiel ponto, kiu ludis gravan rolon en la amika komunikado kaj kulturaj interŝanĝoj inter la landoj orientaj kaj okcidentaj. Ankaŭ la ĉi-foja ekspozicio kun la temo "Stimuli kulturajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn por komuna disvolvo" celas provizi la landojn laŭlonge de la itinero de la Silka Vojo per platformo por la amika komunikado kaj kulturaj interŝanĝoj. Por profitigi pli multe da homoj kaj plibonigi la mondon, oni devas persisti en penadoj por akceli kulturajn interŝanĝojn, antaŭenigi la egalecon de diversaj kulturoj, protekti kulturajn heredaĵojn, promocii novkreadon en la kultura kampo kaj pligrandigi kunlaborojn kulturajn. En tiuj penadoj gravas kunekzistado de diverseco, komuna disvolvo per reciproka lernado kaj kunhavigo de la atingoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments