El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lanĉita emblemo de la Ĉina Pekina Hortikultura Ekspozicio

| 2016-09-21
Bookmark and Share


La talismanoj Xiao Mengya (maldekstre) kaj Xiao Menghua (dekstre), kaj la emblemo de la ekspozicio "Floro de la Granda Muro"
 

    La 19-an de septembro, la emblemo kaj talismanoj de la Ĉina Pekina Hortikultura Ekspozicio okazonta en 2019 estis lanĉitaj sur la placo Wangjing ĉe la Granda Muro en Yanqing-gubernio.

 

    La emblemo "Floro de la Granda Muro" konsistas el desegnoj pri ses tri-koloraj petaloj kaj la Granda Muro. La petaloj dancas ĉirkaŭ la Granda Muro, signifante pacon de la mondo kaj harmonian kunekzistadon de la homaro. Xie Jianjun, ĉefdezajnisto de la emblemo, konigis, ke tiu emblemo kun elementoj de la ĉina tradicia kulturo vive montras la trajton de la ĉi-foja hortikultura ekspozicio ĉe la piedo de la Granda Muro, per lerta kunigo de floro en la formo de peonio-floro kaj la Granda Muro.

 

    La talismanoj Xiao Mengya (ĝermeto) kaj Xiao Menghua (floreto) estas naivaj kaj ĉarmaj hortikulturisto-gefratoj reprezentantaj la vivon, esperon, laboremon, belecon, viglecon kaj ĉarmecon.

 

    La Ĉina Pekina Hortikultura Ekspozicio, la plej altnivela kaj la plej grandskala internacia hortikultura ekspozicio post la Ŝanhaja Ekspozicio en 2010, inaŭguriĝos en Yanqing aprile de 2019 kaj daŭros dum 162 tagoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments