El Popola Ĉinio>头条新闻>

Giganta florbedo instalata sur Tian'anmen-placo por la Nacia Tago de Ĉinio

| 2016-09-21
Bookmark and Share


La giganta florbedo en instalado sur Tian'anmen-placo
 


La giganta florbedo en instalado sur Tian'anmen-placo
 

    La 20-an de septembro sur Tian'anmen-placo laboristoj komencis instali grandegan florbedon por la bondeziro al la patrujo okaze de la Nacia Tago de Ĉinio (la 1-a de oktobro) en 2016.

 

    Laŭ raporto la ĉi-jara giganta florbedo sekvas la formon de la pasintjara florkorbo. La alteco de la florbedo estas 17 metroj, tiu de la florkorbo 15,3 metroj kaj ili ambaŭ havas la diametron de 50 metroj. La dezajno de la florkorbo referencas la pentraĵon "Kvar Sezonoj en Florkorbo", kiun pentris Ding Guangliang, pentristo en la dinastio Qing. La florkorbo estas dekoraciita per la vortoj "Benon al la patrujo" kaj "Festi la Nacian Tagon", kaj per la jar-indiko laŭ la kristana erao "1949-2016". En la florkorbo estas enmetataj pli ol 300 artefaritaj floroj, kiuj estas ordigitaj descende laŭ la longeco de la diametro. Ĉi-jare la plej granda artefarita floro estas artefarita peonio kun la diametro de 3 metroj. La konstruado de tiu ĉi giganta florbedo estos kompletigita en tiu ĉi semajnfino.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments