El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Denove funkcias E-kurso en Huainan

| 2016-09-21
Bookmark and Share

 

    En la fino de julio en la urbo Huainan de Anhui-provinco, ankaŭ nomata karb-urbo, rekomenciĝis Esperanto-kurso. La kurso, gvidata de eksa vicprezidanto de Anhui-a Esperanto-Asocio Yang Haichun, altiras ĉirkaŭ 20 homojn, interalie plejparto estas plenkreskuloj kaj tri estas elementaj lernejanoj. La kurso funkcias matene de ĉiu sabato, kaj laŭplane finiĝos en la fino de la kuranta jaro.

 

 

    En la fino de aŭgusto Liu Baoguo, esperantisto el Hefei, ĉefurbo de Anhui-provinco, vizitis la kurson kaj konigis al la kursanoj Esperanto-aktivecojn en kaj ekster Ĉinio. Informiĝinte pri la 8a Azia Kongreso de Esperanto en Quanzhou, multaj lernantoj esprimis deziron ĉeesti la kongreson por percepti la etoson kaj ĉarmon de Esperanto.

 

    Esperanto-movado de la urbo kulminis en la 1980aj jaroj, kaj post tio longtempe silentis. Estas ĝojige, ke Esperanto-kurso denove funkcias en la urbo.

 

Yang Haichun

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments