Noktaj pejzaĝoj sur la terglobo: brilaj lumoj kaj spegula maro
En la retejo de la Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio de Usono lastatempe publikiĝis multaj fotoj de noktaj pejzaĝoj de la terglobo, kiuj estas fotitaj de astronaŭtoj en internacia kosmostacio. Sur la fotoj sennombraj lumoj lumigas la teron post noktiĝo kiel steloj.
Jen nokta vido de suda Italio. La urbo kun brila lumo malsupre de la foto estas Napolo.
Ĉi tiu foto estas nokta pejzaĝo de norda Egiptio kaj Sinajo. Sur la maldekstra flanko de la foto estas Nilo kaj la urbo Kairo kun brila lumo. Al la plej granda parto de Sinajo dekstre mankas lumo, sed laŭ la mediteranea marbordo estas brilantaj Tel-Avivo kaj aliaj urboj de Israelo.
La markolo de Ĝibraltaro en la nokto, kiu estas kvazaŭ unu bela pentraĵo ne nur hele lumigata sed ankaŭ akompanata de la maro glata kiel spegulo.
Redaktoro: Han Xin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat