El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua inteligenta roboto en la flughaveno de Shenzhen

| 2016-09-22
Bookmark and Share

 

    En la lastaj jaroj la flughavenoj en la tuta mondo alfrontas pli severan situacion en la luktado kontraŭ terorismo kaj konservado de sekureco. En la flughaveno de Shenzhen daŭre sentiĝis la manko de policanoj. Pro tio la policejo de la flughaveno esploris eblecon kaj sukcesis produkti inteligentan roboton Anbot ("Shenzhen Xiao'an" en la ĉina). En la esplorado kaj produktado la policejo kunlaboris kun la videofilma taĉmento de la urba buroo pri publika sekureco, la Nacia Universitato de Defenda Teknologio kaj la kompanio Changfeng pri aerospaca teknologio. Temas pri kunfandiĝo de praktika bezono kaj scienca esploro.

 

    La lastatempe ekfunkciigita roboto okupiĝas pri sendependa 24-hora patrolado en la forflug-halo sur la kvara etaĝo de la pasaĝerhalo T3. Ĝi faras preparan laboron por sekureca kontrolo per ĉiudirekta filmado per kvar moveblaj kaj ciferecaj kameraoj altdifinaj, kiuj ebligas al ĝi rekoni vizaĝojn de moviĝantaj homoj. La roboto ankaŭ sendadas koncernajn informojn per bildoj al la postsceneja sistemo de grandega datumaro, kiu faras kraŝan analizon kaj realtempan averton. Anbot havas jenajn kvar funkciojn: sendependa patrolo, rekono de homaj vizaĝoj, inteligenteca servo kaj kriz-respondo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments