El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kurso por volontuloj de la 8-a Azia Kongreso de Esperanto en Quanzhou, Ĉinio

| 2016-09-23
Bookmark and Share

 

    La 8-a Azia Kongreso de Esperanto okazos de la 3-a ĝis la 6-a de novembro en la urbo Quanzhou, suda Ĉinio. La Quanzhou-a Instruista Universitato, unu el la gastigantoj de la kongreso, elektis 40 volontulojn por la solena okazaĵo. De la 19-a de septembro ĝis la 31-a de oktobro, en la universitato okazas trejnado por tiuj volontuloj.

 

    Laŭ la konigo la kulturado de la volontuloj daŭros dum 28 lecionhoroj, kaj oni donas profesian trejnadon, inkluzive de lernado de fundamentaj informoj pri Esperanto, kleriĝo pri la fremdlanda etiketo, praktiko de servado kaj tiel plu. La volontulojn instruas s-ro Zhu Mingyi, veterana tradukisto kaj iama vicĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL).

 


Zhu Mingyi dum gvido de la kurso
 

    Posttagmeze de la 19-a de septembro komenciĝis la lernado de volontuloj en la ĉambro 208 de la Fremdlingva Lernejo de la universitato. Al ĝi ĉeestis ankaŭ gvidantoj kaj koncernaj respondeculoj de ĈEL, tiuj de la universitato kaj de la lernejo.

 

(Raporto de la Quanzhou-a Instruista Universitato)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments