El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkcias monde plej granda radioteleskopo

| 2016-09-26
Bookmark and Share

 
 
    La 25an de septembro ĉe karsta kavo en Pingtang-gubernio de Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio, estis oficiale finkonstruita sfera teleskopo kun 500-metra aperturo, nomata ankaŭ la ĉiela okulo. Ĝi komencis ricevi elektromagnetajn ondojn el la kosmo. Tio markis gravan trarompon de Ĉinio en la scienca fronto.
 
 
    Nan Rendong, ĉefinĝeniero de tiu programo, diris, ke per la ĉiela okulo, sciencistoj povas esplorserĉi interstelan komunikadon, observi malluman materion, mezuri kvaliton de nigra truo, kaj eĉ serĉi la eblecon de ekzisto de ekstertera civilizacio. Pluraj unikaĵoj faras ĝin la plej elstara inter mondaj radioteleskopoj, kaj ĝi liveros gravan ŝancon al novaj astronomiaj malkovroj.
 
 
    Ekde la 25a de ĉi tiu monato en la kvin-kilometra radiuso ĉirkaŭ la teleskopo estas silenta zono. La giganta teleskopo malfermas "inteligentan okulon" kaj atenteme serĉas signalojn el la profundo de la kosmo.
 
 
    Estontece Ĉinio komencos internaciajn kunlaborojn de ĉi-rilataj esploroj, tamen unue, sciencistoj devas reĝustigi parametrojn kaj staton de la teleskopo por atingi la plej bonan rezulton de observado.
 

    Inter pluraj celoj de la teleskopo, la publiko interesiĝas pri serĉo de ekstertera civilizacio. Multaj homoj deziras scii, ĉu ekzistas supera civilizacio sur aliaj steloj.

 

    La brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke Ĉinio estas ĉe la kapo de serĉado de ekstertera civilizacio. La usona ĵurnalo Christian Science Monitor diris, ke la monde plej granda sfera radioteleskopo ĵus konstruita de Ĉinio eble respondos la plej antikvan demandon de homara esploro pri la kosmo: ĉu ekzistas aliaj vivoj en la kosmo? La intereso pri ekstertera civilizacio de multaj amaskomunikiloj estis flamigita de la teleskopo.

 

    Malsame ol optika teleskopo, radioteleskopo havas nek tubon nek objektivon kaj okularion. Ĝi konsistas el anteno kaj ricevsistemo. La signaloj ricevitaj de la teleskopo estas elektromagnetaj ondoj el la kosmo. La teleskopo povas sondi pli da objektoj, kiujn optika teleskopo ne kapablas sondi.

 

    Astronomoj opiniis, ke se sur iu stelo ekzistus racia socio kaj civilizacio, radiaj ondoj de iliaj agadoj estas senditaj al la ekstero konscie aŭ nekonscie kaj eble atingos la teron. Tial ne estas stranga la penso pri serĉado de eksterteraj civilizacio aŭ vivo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments