El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝos prova funkciigo de "reta identigilo" per kiu oni povas esti rekonita per la vizaĝo

| 2016-09-26
Bookmark and Share

 

    Lastatempe, okaze de la nacia semajno por la konsciiĝo pri reta sekureco, la ministro de publika sekureco de Ĉinio anoncis, ke en kelkaj lokoj de la lando oni komencos provan funkciigon de la reta servo-platformo de identec-kontrolo, pri kies ebleco la ministerio esploradas. La platformo havigos al ĉiu surretan kopion de la identigilo kaj tiu kopio estos uzata por vizaĝ-rekono kaj aliaj teknikaj rimedoj.

 

    Meze de ĉi tiu jaro, Xiamen jam fariĝis la unua urbo por ekprovi la retan identigilon.

 

    Dum la provperiodo ĝi estos funkciigata en la kampoj de registaraj aferoj, popola vivtenado kaj negocoj. En la hotelo kie oni prove funkciigos la platformon, oni povos enloĝi per la tekniko de vizaĝ-rekono oferata de la platformo. Sed la platformo ne ĉiam funkcios konforme al la nuna mastrumado de sekureco. Tial laŭ la opinio de la ministro de publika sekureco, ĝi devos esti unue provata antaŭ ol esti vaste enkondukata en la tutan Ĉinion.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments